Pubblicato da: giulianolapostata | 14 agosto 2014

LA NOVA MASAKRO NOMIĜAS: “PROTEKTA MARĜENO”

Un carissimo amico Esperantista mi manda questo suo bellissimo pezzo, pubblicato sulla rivista “KancerKliniko”.  L’ho letto con qualche difficoltà – colpevolmente da molto tempo trascuro i miei studi di Esperanto – ma è stato sufficiente per comprenderne la bellezza. Lo offro a voi in segno di solidarietà alla Lingua Internazionale ed alla Palestina massacrata.

Ekde la 27a de decembro 2008 ĝis la 18a de januaro 2009 la izraela armeo kondukis kontraŭ Gaza-strio la militoperacion Fandita Plumbo. Ĝi kaŭzis la mortigon de 1203 palestinanoj (inter kiuj 410 infanoj) kaj de 13 izraelanoj (inter kiuj du civiluloj).  Nun, en 2014, la izraela armeo jen kondukas novan militoperacion nomatan Protekta Marĝeno. Ĝis hodiaŭ (13.08.2014) ĝi kaŭzis la morton de 2000 palestinanoj (el kiuj 500 infanoj) kaj de 60 izraelanoj (el kiuj 2 civiluloj).

            Antaŭ  ol ĉio ni substreku, ke atribui ĝenerale al la judoj la sinsekvajn masakrojn kontraŭ la palestina popolo estas maljusta malica eraro, kiu favoras la koloniismon de la izraela estraro. En 1923 la plimulto de la itala popolo apogis la faŝismon; en 1933 la germana popolo apogis la naziismon. Ne pro tio oni rajtus aserti, ke la italoj, kiel tiaj, estis faŝismaj, kaj la germanoj naziismaj. La plimulto de iu popolo povas erari; tio ne signifas, ke tiu tuta popolo kulpas pri la krimoj plenumitaj de ties estraroj kaj armeoj.

            Tre gravas tiu ĉi precizigo, ĉefe nun, kiam la novfaŝismaj tendencoj profitas la krimojn de la izraelaj estraroj, por renaski en Eŭropo la tradician perversan antisemitan propagandon. La fakto, ke popolo dum du jarmiloj suferinta la plej kruelajn persekutojn, hodiaŭ okupas subpremas turmentas alian popolon: jen homara tragedio, kiu suferigas ĉiun pacemulon, ĉiun sinceran amikon de la juda popolo, kaj igas nin dubi, ĉu iam la homaro kapablos progresi ne nur teknike sed iom ankaŭ etike.

            Tiujn ĉi miajn opiniojn konfirmas la fakto, ke en la tuta mondo, inkluzive Izraelon, ekzistas judaj minoritatoj kaj intelektuloj kiuj publike, daŭre kontraŭstaras la ŝtatan izraelan politikon. Sufiĉas citi konatajn prestiĝajn verkistojn, sciencistojn, muzikistojn kiel Natalia Ginzburg, Primo Levi, David Grossman, Amos Oz, Gad Lerner, Moni Ovadia, Daniel Baremboim … kaj organizaĵojn kiel ECO (Reto Kontraŭ la Okupo), Naturei Karta International ( ortodoksaj hebreoj anticionistaj), Izraelaj Anarkistoj, Refusenik  (militrifuzantoj) … ĉiuj konstante insultataj kaj persekutataj. Eĉ inter la cionistoj ekzistas voĉoj kontraŭ la  izraela politiko. En marto 2004 en Romo, okaze de la centjara datreveno de la morto de Theodor Herzl, okazis la Kongreso de la Itala Cionista Federacio. La oficiala oratoro, post longa apologio pri Herzl, tamen konkludis:

            “Ni devas memori, ke la suferoj de la palestinanoj kiu vivas sub la izraela okupado – kiaj ajn estas la respondecoj de iliaj gvidantoj – estas senesperaj samkiel tiuj de la judoj de orienta Eŭropo en la epoko de la unua cionista Kongreso de Bazelo. La estonto de la hebrea ŝtato estas ligita kun tiu de la palestina socio kiu vivas apud kaj ene de la ŝtato mem.“ 

            La tragedio nun okazanta en Gaza estas nur la lasta el funebraj eventoj sinsekvintaj dum 66 jaroj, depost 1948. La faktoj evidentas, kvankam ne ĉiuj akceptas konstati ilin: unu el la plej modernaj kaj potencaj armeoj de la planedo atakas popolon el unu miliono kaj 800mil loĝantoj kunpremiĝantaj en malvasta teritoria strio laŭ la mediteranea maro. Meze de tiu loĝantaro ĉeestas iu nombro, procente eta, el gerilanoj parte membroj de Hamas, parte alvenintaj de pluraj landoj ankaŭ eŭropaj. La rezulto de la izraela milit-invado estas katastrofa. Pli ol dumil mortigitoj, miloj da vunditoj, dekmiloj da homoj restintaj sen domo, sen laboro, sen nutraĵo, senmezuraj detruoj de domoj, publikaj konstruaĵoj, lernejoj, hospitaloj, infanvartejoj, moskeoj. Ne ekzistas kontraŭ-aviadila kaj kontraŭ-raketa defendo.

            De la Gaza-strio oni ĵetas misilojn kontraŭ la izraela teritorio.  Temas pri misiloj

misdirektataj pro primitiva teknologio; cetere Izraelo disponas je protekto-sistemo – Iron Dome – tre efika: oni citas nur du izraelajn civitanojn mortigitajn de tiuj misiloj. Ĉiuj aliaj izraelaj mortintoj estis soldatoj de la invadanta armeo, falintaj dum batalado kontraŭ la gerilanoj.

            Do ni ĉeestas veran masakron de popolo fermita en mallarĝa ter-strio, de kiu ĝi ne povas fuĝi ien ajn. En tiu strio ofte mankas kurento, malabundas nutraĵo, akvo, medikamentoj en la hospitaloj (ĉi lastaj, jam nesufiĉaj en “normalaj” periodoj, nun iĝis tute nesufiĉaj pro la grandega alfluo de vunditoj). Depost 2005 Gaza estas submetata al rigora izraela sieĝado, kiu lasas eniri nur la nutraĵojn sufiĉajn por eviti ĉies morton. La sieĝado malpermesas ĉion alian. La sieĝatoj ne povas eliri por atingi hospitalojn de aliaj landoj: pro nenia kialo ili rajtas lasi Gazan.

            Tia feroca persekutado – certe inspirata de intensa rankoro-malamo – ŝajne estas aprobata far ĉirkaŭ 60-70 procentoj de la izraela loĝantaro (20 procentoj estas araboj aŭ alietnanoj: civitanoj de dua kategorio, senaj je multaj rajtoj, sisteme malestimataj kaj turmentataj). En  Cisjordanio, milite okupita far Izraelo ekde 1967, vivas 2,5 milionoj da palestinanoj. Iam ili teritorie komunikis kun la Gaza-loĝantoj, sed post 1967 la du loĝantaroj estas strikte separataj far  bloksistemo starigita kaj kontrolata de la izraela armeo.

            La okupado de Cisjordanio (22% de la palestina teritorio) ne estas nur milita. Kontraŭ ĉiuj internaciaj leĝoj, parade neglektante ĉiujn admonojn kaj kondamnojn far UNO, Izraelo  establis en la okupitajn teritoriojn ĉirkaŭ 600.000 kolonianojn – inkluzive tiujn loĝigitajn en novkonstruitaj domaroj eĉ en la araba parto de Jerusalemo.  Ĉie konstante plimultiĝas la izraelaj establiĝoj, kun sekva forĵetado de palestinanoj. Senĉese  oni plu konstruadas  novajn ŝoseojn, utiligeblajn nur far veturiloj kun izraela numerplato (nome: nur judaj kolonianoj). La grundo estas sisteme konfiskata “pro sekurec-kialoj”, la akvo estas feroce porciumata por la palestinanoj, malavare liverata al la kolonianoj. En tiaj kondiĉoj vivas entute 4.300.000 palestinanoj en teritorioj milite okupataj aŭ kontrolataj far Izraelo. Dume aliaj 5 milionoj da rifuĝintoj – perforte forĵetitaj de siaj domoj kaj senigitaj de ĉiu havaĵo dum la Nabka (“katastrofo”) de 1948 –  vivas en 58 koncentrejoj (barakaroj, tendaroj) en Jordanio, Libano, Sirio, Cisjordanio, en vivkondiĉoj imageble ne tro diferencaj. Temas do pri 4 generacioj de  popolo  senigita de sia tero kaj perforte devigata vivi en necivilaj, neelporteblaj, hontindaj kondiĉoj. Tiu krimo kontraŭ la fundamentaj homaj rajtoj restas neprocesata kaj nepunata far  la internacia justico tutsimple ĉar Usono ĉiam blokas ĉian juran proceduron kontraŭ Izraelo per sia veto-rajto. Jen freŝdata elokventa ekzemplo: post la lastaj masakroj de civitanoj en   Gaza, iuj landoj postulis la alvokon de la Ĝenerala Konsilio de UNO por enketi  ĉu la izraela armeo kulpis militkrimojn. Okazis voĉdono, jen la rezulto: JES 29 voĉoj; SINDETENO 17 voĉoj; NE 1 (unu) voĉo: tiu de Usono, kies Prezidanto estas Nobelpremiito pri paco.

            La priskribita situacio konsistigas la koheran kompletigon de la origina cionisma programo: entute forĵeti la ne-judan loĝantaron el tiu tero kiu, laŭ la biblia tradicio, Dio mem promesis al la izraela popolo. Ververe hodiaŭ la plimulto de la izraelanoj pli-malpli seninteresiĝas pri tiu ĉi laŭlitera legado de la biblio (tre multaj el ili estas ateistoj aŭ agnostikistoj). Sed la religian tradicion anstataŭis moderna laika ideologio: la ekstrema naciismo. Naskiĝinta en  Eŭropo inter la du mondmilitoj, ĝi estis entuziasme adoptita far  multaj judoj, ĉefe cionistoj kaj anoj de Likud (la majoritata partio). Jen kial ili forte alstrebas forĵeti de tuta Palestino ĉiujn arabojn. La “Protekta Marĝeno” estas nenio alia ol la lasta kruelega entrepreno de registaro kiu forrabis la teron de sendefendaj homoj, kaj nun celas forviŝi ĉiujn iliajn restintajn spurojn. Utiligata sistemo: igi ilian vivon neelportebla, eĉ forpreni ĝin de iliaj infanoj, antaŭ ol ili iĝos adoltoj.

            La mala ebla solvo – kunvivado de du popoloj sur la sama tero, lernante koni kaj ami unu la alian – postulus civiliz-nivelon bedaŭrinde ankoraŭ utopian. –

                                                                                                                        Sen Rodin

Annunci

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...

Categorie

%d blogger hanno fatto clic su Mi Piace per questo: